7
Kiam la reĝo de Izrael tralegis la leteron, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Ĉu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li serĉas pretekston kontraŭ mi.
8
Kiam Eliŝa, la homo de Dio, aŭdis, ke la reĝo de Izrael disŝiris siajn vestojn, li sendis al la reĝo, por diri: Kial vi disŝiris viajn vestojn? li venu al mi, kaj li ekscios, ke ekzistas profeto en Izrael.
20
Geĥazi, la junulo de Eliŝa, de la homo de Dio, diris al si: Jen mia sinjoro domaĝis la Sirianon Naaman, kaj ne prenis el lia mano tion, kion tiu alportis; kiel vivas la Eternulo, mi kuros post li kaj prenos ion de li.
26
Sed tiu diris al li: Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia ĉaro renkonte al vi. Ĉu nun estas la tempo, por preni arĝenton aŭ preni vestojn aŭ olivarbojn, vinberĝardenojn, ŝafojn, bovojn, sklavojn, aŭ sklavinojn?